Simón BOLÍVAR (naskiĝis la 24-an de julio 1783, mortis la 17-an de decembro 1830), kies tuta nomo estas Simón José Antonio de la Santísima Trinidad BOLÍVAR Y PONTE PALACIOS Y BLANCO, estis sudamerika batalanto por sendependigo kaj liberigo de la hispanaj kolonioj ("El Libertador") kaj generalo kontraŭ la hispana armeo kaj politikestro por la kreado de sudamerikaj novaj ŝtatoj. Li ege kontribuis al la sendependigo de la aktualaj Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Panamo, Peruo kaj Venezuelo.
sendependigo - Independence
politikestro - Political leader
ege - extremely
aktuala - current, up-to-date, topical, present-day, present